Filokalio

Φιλοκαλία
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Nicodemus the Hagiorite
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1782
Ĝenro eseo
vdr

La Filokalio aŭ "Filocalia” (antikvgreke Φιλοκαλειν, laŭlitere, amo al la belo) estas kolekto de priasketaj kaj primistikaj tekstoj de la kristana Ortodoksa Eklezio.

Ĝi estis publikigita, greklingve, en Venecio en 1782 iniciate de Nikodemo Agiorita, nome Nikodemo de Monto Athos kaj Makario el Korinto. Ĝi tuj akiris grandan disvastiĝon en la slava mondo danke al traduko de ukraina monaĥo Paisij Velicovskij.

Krom Biblio kaj aliaj tekstoj de la unuaj Patroj de la Eklezio, Filokalio estas unu el plej admirataj kaj fekundaj presitaj verkoj de la ortodoksa pieco. Pri ĝia asidua legiĝo flanke de fideluloj, insiste mencias la “Rakontojn de la rusa pilgrimulo”.

Tiu verko facile konfuziĝas kun samnoma antologio de tekstoj de Origeno el Aleksandrio kompilita en 358-359 de Sankta Bazilo kaj Gregorio de Nazianco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search